Dua tago de la XIV-a Internacia Universitata Kongreso 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-06 09:37:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Luis JIménez Echevarría

Havano, feb 6  (RHK) La XIV Internacia Kongreso de Supera Eduko, Universitato 2024, daŭras hodiaŭ kun sia programo en la Havana Kongresejo.

Centraj agadoj, ekspozicioj, fakaj vizitoj, laborrenkontiĝoj, prezentoj, forumoj, konferencoj, kunvenoj de rektoroj kaj paneloj estos parto de tiu ĉi dua tago de la aranĝo, kiu lastatempe malfermis siajn pordojn al 564 delegitoj el pli ol 40 landoj, inkluzive de Kubo, 37 budoj de 24 universitatoj kaj 148 ekspoziciantoj.

Progresoj kaj perspektivoj de la kontribuo de Supera Eduko en la efektivigo kaj plenumo de la Celoj de Daŭripova Evoluo 2030, Supera edukado kaj socia transformo, renkontiĝo de Rektoroj Kubo-Rusio kaj Kubo-Brazilo, Unesko-perspektivo por la Supera Eduko de la estonteco. Vizio el la latinamerika kaj kariba kunteksto estas kelkaj el la temoj diskutendaj en la malsamaj ĉambroj kaj spacoj.

La evento, kiu okazas en hibrida platforo, kaj persona kaj virtuala, havas 37 standojn de malsamaj universitatoj kaj inter la plej multaj reprezentantoj estas tiuj de Brazilo, Meksiko, Ekvadoro, Usono, Kolombio, Hungario, Hispanio kaj Rusio.

Partoprenos ankaŭ la frataj nacioj de Venezuelo, Mozambiko, Ugando, Niĝerio, Ekvatora Gvineo, Gujano, Zimbabvo, Paragvajo, Ĉilio.

Konsiderata la plej granda tiaspeca en la lando, la Kongreso proponas la eblon partopreni al iu ajn interesita krom instruistoj, studentoj, administrantoj, esploristoj, delegacioj, kaj ankaŭ diversaj organizaĵoj kaj elstaraj profesoroj je nacia kaj internacia nivelo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up