AKTO-seminarioj: cele al plia profesiiĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-06 10:37:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la celo plifortigi la enlandan agadon por Esperanto, Kuba Esperanto-Asocio okazigis la nacian renkontiĝon KERO 2015, - la 4-a eldono de tiu ĉi tutlanda renkontiĝo-, ĉi-foje okazinta en la centra provinco Villa Clara, inter la 18-a kaj 22-a de marto. La feriejo nomata Rivero Seibabo estis  oportuna spaco,  kiu arigis pli ol 100 partoprenantojn  el 12 provincoj.

La seminario pri aktivula trejnado (AKTO), ĉefa plado de la evento, ampleksigis la agadkampojn Konsciigo, Kapabligo kaj Komunumo (Utiligo) kaj ĝi sesiis en tri labortagoj. En la matenoj okazis prezento de la temoj kaj posttagmeze la praktikaj sesioj kaj ateliero.

Tago 1. Informado: Strategio kaj praktiko de informado en Kubo.

 

Oni prezentis prelegojn pri la lernado de fremdaj lingvoj en Kubo, kronologion pri historio de Esperanto en nia lando, kiel alproksimiĝi al la celpublikoj, nome, la potencialaj uzantoj, kiel verki pri Esperanto, kiel  rilatiĝi kun la amaskomunikiloj kaj kiel prezenti projektojn. Dum la posttagmezo grupe oni prilaboris  intervjuon kvazaŭ rolludo,  gazetara komuniko pri KERO estis skizita, plus  ellaboro de konkreta kulturprojekto kaj propono pri festotagoj de Esperanto en Kubo restis kiel farendo.

Prelegintoj: Maritza Gutiérrez González, Juan Ramón Rodríguez Gómez, Hitchman Powell Escalona, Ariadna García Gutiérrez kaj Guillermo Sánchez Cordero.

Tago2. Instruado: Strategio por plifortigi la kapabligon de la kubaj esperantistoj.

Oni prezentis prelegon pri la kursoj: kion fari antaŭ, dum kaj post la kursoj, pri scienca instruado kaj ateliero pri metodiko. Kunsidis  la ILEI-sekcio  okaze de la nova regularo ĵus aprobita kaj estis prezentitaj la agadlinioj de la sekcio por atingi la celon plibonigi la instruan laboron en la insulo.

Prelegintoj: Julián Hernández Angulo, Gonzalo Collantes García kaj Pedro Fernández Rodríguez.

Tago 3. Utiligo: Kiel partopreni la internacian movadon?

Oni prezentis prelegojn pri Esperanto kaj radioamatoroj, -kies agadon starigis la  klubo de radioamatoroj de KEA (KLERA)-, pri  Esperanto kaj komputiko, spertojn internaciajn de kubaj esperantistoj en universalaj kongresoj, prelegturneoj kaj kursoj en landoj kiel Francio, Aŭstrio, Argentino kaj Brazilo; ankaŭ estis prezentitaj la aktivuloj kiuj fondos grupon de Esperanto- skrablo en KEA, tio estas, du membroj de la kuba federacio de tiu ludo, nunaj lernantoj.

Prelegintoj: Norberto Díaz Guevara, Javier Ramos Nistal

Ankaŭ okazis aliaj paralelaj aranĝoj kiel paroliga kurso kaj KEA-ekzamenoj, skrablo kaj metamorfozo-ludoj; okazis eksterordinara sesio de la komitato de KEA kie estis aprobitaj la regularoj de la kuba esperantista junulara organizo (KEJO) kaj la kuba ILEI-sekcio, kies estraro estis kompletigita. Ankaŭ estis aprobita, principe, la listo de festotagoj de KEA laŭ la listo de UEA kun adapto al la kuba kunteksto.

Okazis KEA-ekzamenoj  en la baza kaj meza niveloj. La ekzamenoj celas proksimigi la ekzamensistemon al la plej aktualaj praktikoj kaj laŭ la postuloj de la Eŭropa Referenckadro. Kunordigite de la provinca filio de KEA en Havano, oni plantis arbon de kakao.

La kultura programo estis abunda kaj gvidita de Guillermo Sánchez Cordero kune kun la membroj de la junulara sekcio; ĝi inkluzivis deklamadon, muzikon, teatraĵon, kantojn kaj balon en ĉiuvespera diskejo kiel kolofono de la kultura programo.

La pozitiva rezulto de KERO 2015 entuziasmigis la partoprenintojn,  kiuj  sin preparas por la 6-a kongreso de KEA okazonta inter la 18-a kaj 22-a de novembro, kiam ankaŭ venos al Kubo, la seminario AMO danke al UEA-kunordigo  kaj subteno.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up