Ministro rusa vizitas Ĉinion cele plifortigi la reciprokajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-22 10:29:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministro pri eksteraj aferoj de  Rusio kaj Ĉinio, Serguei Lavrov kaj Wang Yi

Beijing, mar 22 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Seguéi Lavrov, deklaris al ĉinaj amaskomunikiloj, ke la punoj de Usono kontraŭ Ĉinio kaj Rusio estas malprudentaj.

Lavrov alvenis al Ĉinio por iniciati oficialan laborviziton dutagan en la azia lando, kie li renkontiĝos kun sia ĉina homologo, Wang Yi.

La rusa ministro pri eksteraj aferoj sciigis ke la punoj estas aparte dolorigaj por la evolulandoj kaj malriĉaj landoj meze de la pandemio, kiu limigis la eblecojn de tiuj landoj por garantii normalan vivon al siaj civitanoj.

 “Ne estus strange ke la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Gutérres kaj la altnivela komisiito de UN por Homaj Rajtoj, Michelle Bachelet, prezentus iniciaton por frizigi la punojn kaj krei rezervojn por esencaj varoj.

Laŭ la rusa diplomato, la okcidentaj landoj pretervidis la iniciaton de UN, tiel ke ili ignoris la ideon de la rusa prezidento Vladimir Putin starigi verdajn koridorojn liberajn je punoj kaj aliaj artefaritaj baroj.

Por Lavrov, Usono estas malantaŭ la malagnosko de tiuj iniciatoj kaj premis siajn okcidentajn partnerojn por ke ili ne forigu punojn.

Li aldonis ke la “modelo de interago inter Rusio kaj Ĉinio estas libera je ideologiaj ligoj, ne submetita je oportunismoj kaj celas neniun landon”.

Lavrov emfazis ke Beijing kaj Moskvo serĉas internacian ordon “justan kaj demokratian, bazitan sur la interagadoj inter la landoj”.

Lavrov aldonis ke la mondo travivas “kompleksajn transformojn” pro la “kreskanta influo de la novaj centroj ekonomiaj, financaj kaj politikaj”, kiuj “kondukas nin al sistemo vere multpolusa”, li emfazis.

Laŭ Lavrov, la rilatoj inter la du landoj estas “en  plej bona momento de la tuta historio” kaj la “dialogo reciproke fida kaj respekta devas esti ekzemplo por aliaj landoj”. 


fonto: Telesur


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up