Ekis la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-01 10:00:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Solena inaŭguro UEA Viva

De la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto sesios la 108-a UK de Esperanto en la itala urbo Torino! Pluraj bildoj aperas en sociaj retoj kaj multaj povis vive spekti la malferman ceremonion.

Interesa novaĵo estas ke, signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom. Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj, ankaŭ la esperantologia konferenco. Nu, ni provos iom spekti kaj rakonti al vi.

La plena programo videblas ĉe https://uk.esperanto.net/2023/programo, kaj la sciencaj programeroj havas apartan koloron por pli facila orientiĝo.

Ni volas atentigi ke la estrara raporto de la jaro 2022 aperis en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto. En ĝi ni trovis plurajn temojn, ekzemple ke UEA estis en 2022 ĉefsponsoro de la Poliglota Renkontiĝo, kaj la ĉeesta, kaj la reta. En ambaŭ eventoj Esperanto estis vaste disvastigita. La celo estas ke  la informado pri Esperanto okazu ekvilibre kaj donu rigardojn al la Esperanto-agado en la mondo.

Alia menciinda raportero estas ke en  2022 UEA kaj la Akademio de Esperanto (AdE) oficialigis partnerecon por agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo), laŭ kiu AdE povas validigi la ekzamenojn por la nivelo C2.

Sekve, la nova nivelo C2, kiu premieriĝis dum la UK en Montrealo, havis la agnoskon de la Akademio. Sukcese okazis Esperanto-kurso en Senegalo prepare al la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, projekto komuna de UEA, ILEI, sub aŭspicio de la Kampanjo Hans Bakker, konceptita de M. Grosjean.

Do, jen kelkaj konindaj faktoj pri la jaro 2022 en Esperantujo, troveblaj en la jarraporto  de UEA-estraro prezentita al la komitata kunsido.

Internacia Arta Vespero (IAV)

Kiel en preskaŭ ĉiu UK, ankaŭ ĉi-foje okazos IAV. Estas petate, ke kandidatoj, kiuj deziras prezentiĝi en IAV, sin anoncu kaj aliĝu anticipe, por ke la organiza teamo povu antaŭ UK jam pritaksi kaj selekti la proponojn kaj ekprepari IAV-n kun la celo altigi la kvaliton de ĝiaj artaj programeroj.

Internacia Esperanto-Ĥoro

Zdravka Boytcheva gvidas la koruson kaj varme invitas la kantemulojn (korusanojn – novajn kaj malnovajn) partopreni en la provludoj dum la semajno. La koruso aktivas jam pli ol 50 jarojn. Venu esti parto de tiu ĉi unika historiaĵo!

Torino bonvenigis la esperantistaron  kun brilaj eventoj, renkontiĝoj kun samideanoj el la tuta mondo, kaj novaĵoj pri la progreso de Esperanto. Estas granda ŝanco esti parto de tiu ĉi spektakla okazaĵo. Bondezirojn al la  108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino!


Fonto: revuoesperanto.org

Spekteblas en Jutubo: https://youtu.be/CloTqDkCMTc

 

 

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up