Hejmo ĈiujKulturoKER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj provtestoj

KER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj provtestoj

de Maritza Gutiérrez González
KER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj provtestoj

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La Ekzamena Centro  anoncas la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo trapasi la lingvotestojn.

Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe: https://edukado.net

La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili donas al la kandidatoj la eblon oficiale atesti sian lingvan kompetenton en Esperanto.

Dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la skriba kaj aŭskultkomprenaj testoj okazos vendredon, la 7-an de aŭgusto. La 15-a de junio estas la limdato por aliĝi al la kongresaj ekzamenoj kaj pagi la kotizon.

Senpagaj provtestoj por kandidatoj.

Jes, grava subtenilo por la kandidatoj estas la sistemo de senpagaj provtestoj, evoluigita kaj administrata de Edukado.net kaj kunsubtenata de UEA. Tiuj testoj helpas orientiĝi pri la lingva nivelo kaj samtempe donas valoran ekzamenan sperton antaŭ la reala testo. Kandidatoj povas mendi provtestojn ĉe: https://edukado.net/

Jen informo pri KER-ekzamenoj 2026. Ni invtas interesitojn viziti la retejon de edukado.net kie vi trovos ĉi tiujn kaj aliajn informojn pri pageblecoj, datumoj kaj inviton al donacoj por la   Konto Eduko de UEA, kio ankaŭ kontribuos subteni nepagipovajn kandidatojn kaj la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj.

Fonto: uea.org

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content