Hejmo ĈiujInternaciaKiel rezultoj de komerca kunlaboro enpovigas Jaron de APEK

Kiel rezultoj de komerca kunlaboro enpovigas Jaron de APEK

de Maritza Gutiérrez González
Komerca kunlaboro enpovigas Jaron de APEK

Kunveno de Ministroj Respondecaj pri Komerco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) por 2026 fermiĝis  en la ĉina urbo Suzhou, kun komuna deklaro publikigita, aprobante novan vojmapon de serva komerco. Ĉiuj partioj atingis konkretajn rezultojn de “1+1”, dediĉante gravajn ekonomiajn kaj komercajn atingojn al la Neoficiala Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK, kiu laŭplane okazos novembre en Shenzhen.

Ĉi tiu jaro markas la 35an datrevenon de la aliĝo de Ĉinio al APEK kaj la trian fojon de ĝia gastigo de la Neoficiala Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK. Rigardante la tutmondan situacion, ni povas pli bone kompreni kial ĉiuj partioj havas altajn atendojn pri la “Ĉina Jaro” de APEK. Lasttempe, la Internacia Mona Fonduso malaltigis sian prognozon pri la tutmonda ekonomia kresko en 2026 ĝis 3,1% kaj sian anticipon pri ekonomia kresko sub ekstremaj cirkonstancoj ĝis 2%. En tia kriza momento, kiel la plej vigla regiono en la tutmonda ekonomio, 21 ekonomioj en la azi-pacifika regiono kunvenis por profunde esplorserĉi la direkton de multflanka kaj regiona ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj atingis konkretajn rezultojn de “1+1” inkluzive de komuna deklaro kaj nova versio de servokomerca vojmapo, kio estas tre grava.

Dum la Kunveno de Ministroj Respondecaj pri Komerco de APEK, He Lifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro, proponis dum sia parolado preni la Azi-Pacifikan Liberkomercan Regionon kiel la longperiodan celon kaj flekseble kaj pragmate antaŭenigi la procezon de regiona ekonomia integriĝo, firme gardi la multflankan komercan sistemon kaj subteni la reformon de la Monda Organizo pri Komerco, fortigi komunikadon kaj dialogon pri emerĝantaj kampoj, kaj novigi kunlaboron por trakti novajn defiojn. La rezultoj de la kunveno adoptis la proponojn de Ĉinio, kio ne nur injektis novan impeton en la ekonomian kaj komercan kunlaboron de APEK, sed ankaŭ montris volon kaj respondecon de Ĉinio antaŭenigi la azi-pacifikan kaj tutmondan ekonomian disvolviĝon per la novaj atingoj de ĉina modernigo.

Dum la kunveno, la ekonomioj de APEK atingis esencan progreson rilate al la kadro de cifereca komerca kunlaboro de APEK kaj promesis intensigi konstruadon de kapabloj, mallarĝigi la ciferecan dislimon, kaj certigi, ke la dividendoj de cifereca transformiĝo estu dividitaj de ĉiuj partioj.

Ĉiuj partioj konsentis fokusiĝi al kunlaboro en ok ĉefaj kampoj, antaŭenigi kontinuan novigon kaj reformon de politikoj rilataj al la serva industrio, kaj komune konstrui malferman kaj antaŭvideblan institucian medion por serva komerco kaj investado. Nun, la serva industrio konsistigas ĉirkaŭ du trionojn de la tuta ekonomio de APEK. La nova versio de la vojmapo desegnis planon pri la disvolviĝo de la serva industrio en la azi-pacifika regiono dum la venontaj 10 jaroj, kio plue faros la servan industrion grava motoro por ekonomia kresko kaj dungado de APEK.

Fonto: Ĉina Radio Internacia

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content