Speciala atentigo pri pluvoj sojle de la uragansezona komenco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-31 12:03:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Insmet

Havano, maj 31 (RHK) La kuba instituto pri meteologio atentigis pri la ĉeesto de larĝa areo de malaltaj premoj kun malrapida moviĝo en la najbareco de la Duoninsulo de Jukatano kaj la nordokcidento de la Kariba Maro, konservos la probablon de pluvoj alta en la okcidentaj kaj centraj regionoj dum la venontaj  tagoj.

Kiel raportis al la gazeto  Granma D-rino Miriam Teresita Llanes Monteagudo, estro de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, estas necerteco rilate la estontan evoluon de tiu sistemo, tial nuntempe la plej grava afero por Kubo estas la prognozo de pluvo por ambaŭ regionoj , kiu povus esti forta kaj intensa en kelkaj lokoj.

Pro sia proksimeco al nia lando, la Prognoza Centro atentos ĉi tiun zonon de perturbita vetero kaj, se necese, faros specialajn avertojn.

Kiel notis D-ro Miriam Teresita, oni devas atenti la informojn, kiujn la Prognoza Centro disponigos pri ĉi tiu kompleksa meteologia situacio.

Preter marki la komencon de la ciklona sezono, junio estas la plej pluva monato de la jaro en Kubo, konduto preskaŭ ĉiam asociita kun la ĉeesto de atmosferaj eventoj kiuj kaŭzas signifajn pluvojn (ili kutime daŭras plurajn tagojn), ĉefe en la unuaj  dekdu tagoj , kaŭzita de tropikaj ondoj kaj malkulminoj kaj ilia interago kun mez-latitudaj sistemoj, kaj la rekta aŭ nerekta influo de iu ciklona organismo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up