La pluvoj daŭras en la okcidento kaj centro de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-03 12:55:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Insmet

Havano,  jun 3 (RHK)  La larĝa zono de malaltaj premoj en la nordokcidento de la Kariba Maro montras ampleksan kaj koncentritan areon de nuboj kun forta agado de pluvegoj, pluvoj kaj elektraj ŝtormoj, situanta oriente de la duoninsulo Jukatanio kaj en la maroj sude de la okcidenta regiono de Kubo.

Tiu ĉi nuba konglomeraĵo, iom for de la centro de cirkulado, antaŭeniras al tiu parto de nia insularo, kaŭzante -de hodiaŭ matene- multajn pluvojn, kiuj estos fortaj kaj loke intensaj en la tuta Okcidento. Ili ankaŭ povas kovri areojn de la centraj provincoj.

Kiel konfirmis d-ino Miriam Teresita Llanes, estro de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, eĉ se la sistemo fariĝus tropika ŝtormo (ĝi estus nomita Alex), por Kubo la plej grava faktoro daŭre estus pluvo, kaj se la sistemo fariĝus tropika ŝtormo kun atendataj amasiĝoj kiuj povus superi 200 milimetrojn ĉe malsamaj punktoj kaj kaŭzi subitan inundon, plejparte en malaltaj lokoj kun malbona drenado.

Koncerne la konduton de aliaj vetervariabloj, ŝi indikis, ke la ventoj estos de la sudoriento al la sudo en la okcidento, kun rapidoj de inter 25 kaj 40 kilometroj hore.

Estos ondiĝoj sur la suda marbordo de la okcidenta kaj centra regionoj, kiuj pliiĝos al fortaj ondiĝoj kun eta marborda inundo sur la suda marbordo de Pinar del Río, Artemisa, Mayabeque kaj Isla de la Juventud.

Dum sur la nordokcidenta marbordo, la ŝvelaĵo iom post iom pliiĝos al fortaj ŝvelaĵoj, precipe ĉi-nokte.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up