UN atentigas ke Libio estas sojle de civila milito .

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-21 16:55:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ĝenerala sekretario de UN por Libio, Ghassan Salamé

Unuiĝintaj Nacioj, 21 maj (RHK) La speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de UN por Libio, Ghassan Salamé, atentigis ke tiu lando estas sojle de civila milito kiu povus konduki al konstantaj dividoj.

 

Li informis al la sekureca konsilantaro, ke la damaĝo estas jam farita kaj daŭros jarojn ĝin ripari, kaj tio okazos nur se la milito finiĝos nun.

 

La kondiĉoj por la elmigrintoj kaj rifuĝintoj en Libio estis jam teruraj antaŭ ol komenco de la konflikto, kaj nun estas pli terura, tial ke preskaŭ tri mil 400 rifugintoj kaj elmigrintoj estas kaptitaj en retenaj centroj en zonoj vundeblaj aŭ tre proksime de la nuna batalkampo, li avertis.

 

Laŭ informis Salamé, la vakuoj de sekureco kreitaj pro la retiriĝo de la trupoj, estas okupitaj de teroristaj grupoj kiel Al-Qaeda kaj la Islama Ŝtato, kaj pro tio li petis al la membroj de la sekureca konsilantaro impulsi agadojn tiurilate.

 

La konfliktantaj partneroj devas silentigi la armilojn kaj devontigi sin kun la misio de UN por garanti totalan ĉeson de la agresemo kaj reveno al procezo politika inkluziviga, li emfazis.

 

Krom la daŭraj bataloj, la ĉefurbo de Libio alfrontas nuntempe gravan problemon rilate akvodistribuon, ĉefe kiam la temperaturoj altiĝas pro la someraj monatoj, li aldonis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up