Pluvomanko damaĝas la kubajn akvorezervujojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-22 19:04:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La averaĝa kvanto da pluvo en Kubo dum la monatoj majo-junio de tiu ĉi jaro restis multe sub la historia valoro, kiam oni raportis akumulitan kvanton je 273,4 milimetroj, kio ekvivalentas je 75 % de la atendita pluvo por tiu etapo de la kalendara jaro.

Kiel montras la raportitaj informoj de la nacia hidrologia servo de la direkcio pri racia uzo de akvo, apartenanta al la nacia instituto de hidraŭlikaj rimedoj (INRH), la okcidenta regiono de la insulo estis la plej damaĝita kun 274,6 mm (71%) de la averaĝo, dum la centra kaj la orienta regionoj prezentis iom pli bonan bildon, ĉar ili atingis je 76 kaj 77% de siaj respektivaj registroj kutimaj por tiuj du monatoj.

Laŭ artikolo aperigita en la kuba gazeto Granma, estas aparte atentiga la situacio en junio, kutime la plej pluva monato de la jaro samkiel septembro, kiam nur pluvis 135,8 mm, cifero kiu reprezentas nur 70% de la monata averaĝo.

Pri la stato de la 242 akvorezervujoj,  la sama institucio sciigis ke fine de junio, ili retenis nur 37% de la totala kapacito, kio restas sub la averaĝo historia por la periodo.

El la menciitaj rezervujoj, 161 enhavas malpli ol 50% de la utila plenigo, kaj el ili, 111 eĉ ne atingis je 25%.

La provincoj kun pli malaltaj akvoniveloj retenitaj en la rezervujoj kun utiligebla kapacito estas  Ciego de Ávila (13%), Sancti Spiritus (15%), Granma (17%), Las Tunas (19%), Santiago de Cuba (22%), Pinar del rio (24%) kaj Camaguey (26%).

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up