Habanos: la neceso protekti la kubajn cigarojn kontraŭ falsigoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-10 08:16:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Specialistoj de la kuba entrepreno Habanos S.A anoncis ke nova hologramo de sekureco estos disponigata al la kubaj cigaroj de la marko Cohiba Behike, kio kontribuos redukti la konstantan falsigadon altrudatan al tiu produkto kuba.
Tia sistemo permesos ke la kuba cigaro estu identigita en kiu ajn parto tra la tuta mondo kaj donas plian informon pri la distribuanto, la numero  de fakturo kaj aliaj detaloj.
Laŭ la specialistoj de la entrepreno, kiu respondecas pri distribuado kaj komercigo de tiu marko en pli ol 150 landoj, kie ili estas konsiderataj la plej bonaj cigaroj je monda skalo, la tri formatoj BHK 52, BHK 54 kaj BHK 56 aldonos iompostiome tiun ĉi novan hologramon en la cigar-ringo.
Dum la venontaj monatoj ankoraŭ la malnova identigo kunekzistos kun la nova en la  vendejoj; la tradiciaj prezentitaj en 2010 posedas kapon de indiano Cohiba en la holografia papero reliefe stampita, krom la ekskluziva hologramo de sekureco.
Cohiba estas la marko pli reprezenta de la kubaj cigaroj kaj estis kreita en 1966, ĝia nomo devenas de la tainaj indiĝenoj kaj rilatas al grapolo de folioj uzitaj tute nature en Kubo, temas pri la unua formo konata de kubaj cigaroj ekde la epoko de la hispana koloniado.
La insulo produktas jare tre limigitan kvanton de tiu marko pro tio ke estas ligita al diversaj faktoroj kaj la kondiĉoj de esceptaj folioj. Spite al la negativaj efikoj de la ekonomia financa krizo internacia kaj la kampanjoj kontraŭ tabakfumado, ankaŭ enlande, Habanos S.A enspezigis al la insula ekonomio pli ol 400 milionojn da dolaroj en 2013, kio superis la atenditajn rezultojn.
La ĉefaj merkatoj de la kubaj cigaroj estas en landoj kiel Hispanio, Francio, Ĉinio, Germanio, Svislando, Kubo, Libano kaj la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up