Kubo prizorgas sian loĝantaron fronte al intensa pluvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-04 10:04:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kun la stabo de la civila defendo

Havano, jun 4 (RHK) Kubo hodiaŭ prioritatas la gardadon de la loĝantaro post intensa pluvo kiu kaŭzis terglitojn, inundojn kaj la perdon de homaj vivoj en la okcidento de la lando.
Ĉi-vendredon, la kuba ŝtatestro, Miguel Díaz-Canel, emfazis, ke la loĝantaro devas alpreni respondecan sintenon kaj ne agi senzorgeme.

La prezidento ordonis la evakuadon de civitanoj el areoj kun risko de inundo kaj terglitoj. Krome, li instigis rapide kaj intense reakuperi ĉiujn malbonefikojn kaj, post la foriro de la pluvo, fari purigadon kaj malblokadon de la drenaj sistemoj, antaŭ intensa ciklona sezono.

La Ĝenerala Stabo de la Nacia Civila Defendo konsilas ne vojaĝi tra inunditaj areoj, aŭ transiri riverojn aŭ ŝvelintajn riveretojn, kaj ankaŭ resti for de lokoj kun danĝero de terglito.
Ĝi ankaŭ indikas, ke civitanoj devas resti informitaj per la amaskomunikilaro, protekti sin kontraŭ elektraj ŝokoj kaj ne iri al la akvorezervujoj por fiŝkaptaj agadoj.

La estro de la Departemento pri Redukto de Katastrofoj de la Civila Defendo, Kolonelo Gloria Gely Martínez, atentigis en la radio-televida spaco Mesa Redonda, ke la kariba nacio estas preta por ĉi tiu tipo de hidrometeologiaj situacioj, danke al studoj pri danĝero, vundebleco kaj risko, la frua averta sistemo kaj la spertoj de la ekzerco Meteoro 2022, efektivigitaj lastan majon.

Ŝi emfazis, ke en ĉi tiu agado, post du jaroj sen povi ĝin efektivigi pro Kovim-19, estis donitaj klarigoj por preni lastatempajn spertojn por minimumigi damaĝon antaŭ la prognozo de aktiva ciklona sezono.

Aliflanke, la intensaj pluvoj kaŭzis ĝis nun 61 partajn domfalojn en la ĉefurbo kaj unu totala en la municipo Diez de Octubre, kiu tuŝis naŭ familiojn.

Pli ol 400 homoj estis evakuitaj en 80 centroj, dum 1,914 civitanoj estis bonvenigitaj en la hejmoj de parencoj kaj amikoj.

La Registaro de la ĉefurbo establis provizorajn grupojn en la 15 municipoj kaj desegnis agadplanon celanta redukti la damaĝon, kiel plifortigi la ŝarĝon kaj transportan ekipaĵon por la kolektado de solidaj rubaĵoj, la malblokado de la vojoj kaj la preparoj por la momento de la rekuperiĝo.

La antaŭan tagon, la registaro de la okcidenta provinco Pinar del Río raportis pri unu persono mortinta kaj alia malaperinta, dum la aŭtoritatoj en la ĉefurbo raportis du aliajn mortojn, unu pro akcidento kaj la alia pro domfalo.

La Instituto pri Meteologio de Kubo prognozis ke ankoraŭ povas okazi fortaj pluvoj kaj ŝtormoj dum la venontaj horoj en la okcidento de lando.

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up