Havana World Music: festivalo por la kultura identeco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-21 12:36:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 21 mar (RHK) La urba parko de Havano, en la areo ĉe la rivero Almendares, estos unu el la sidejoj de la kvara eldono de la muzikfestivalo Havana World Music okazonta de la 23-a ĝis la 26-a de marto, kies ĉefa bazo estas kulturo kaj efektivigos koncertojn kaj atelierojn pri muziko kaj dancoj.

La prezidantino de la organiza komitato, Eme alfonso, informis dum gazetara konferenco, ke post la inaŭguro, okazonta en la sidejo de la Fabriko de Kuba Arto, la areo ĉe Almendares havos du scenejojn  por koncertoj kaj du tendojn, kie okazos samtempe infan-atelieroj malfermaj al ĉiuj interesitoj.

Eme Alfonso aldonis ke oni pentros artaĵojn sur du muroj en la parko kaj ene de la atelieroj elstaros tiuj pri orientaj dancoj flanke de la hispana dancistino Sara Guirado, alia pri bulgara muziko flanke de Vlada Tomova, kaj aliaj pri break danco flanke de  Be Boys.

Alia novaĵo kiun elstarigis la organizantoj rilatas al la celebroj okaze de la Oranĝa Tago en la batalo kontraŭ la genra perforto, la 25-an de marto, kaj la prezento de la bando La cruzada kaj la koruso Vocal Luna, elektitaj dum alvoko al konkurso de juna talento Primera Base.

Sub la linio fortigi la kulturan identecon internacie rilate la originajn radikojn baze de moderneco, la festivalo Havana World Music havas kiel antecedento la projekton Por miksi sponsorita de la Hispana Ambasado en Kubo kaj  Unesco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up