Lernado neniam ĉesas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-11 16:41:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

7-jara Nelly lernas per sia platkomputilo hejme en Abidjan, Eburbordo.  foto: Unesko-kuriero 2020

En la lasta numero de Unesko-kuriero de 2020  oni povas legi pri Tutmonda koalicio lanĉita de la UN-organizo por alfronti la grandan edukan defion kaŭze de la kronvirusa pandemio.

Oni raporas pri  situacio senprecedenca: lernejoj en pli ol 190 landojtra la mondo subite fermis siajn pordojn pro la pandemio. 

Meze de aprilo, 1,57 miliardo da infanoj kaj junuloj – naŭdek elcentojde la monda lernantaro – ĉesis iri al lernejo. Ĉi tiu eduka krizo misproporcie tuŝis vundeblajn kaj malavantaĝajn studentojn, por kiuj lernejo ankaŭ ludas ŝlosilan rolon por nutrado, sano kaj eĉ emocia subteno.

Por certigi edukon dum la sankrizo, Unesko lanĉis Tutmondan Edukan Koalicion en la 26-a de marto 2020. Ĝia celo estas kunigi la rimedojn de internaciaj partneroj, civila socio kaj partneroj el privata sektoro, por helpi landojn disvolvi justajn solvojn por longdistanca lernado. 

Klopodante certigi, ke reagoj estu kunordigitaj kaj kongruaj kun specifaj bezonoj de diversaj landoj, la koalicio ankaŭ laboros por faciligi la revenon de studentoj al lernejoj kiam ili remalfermiĝos.

Ĉirkaŭ cent agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, internacia homamo, senprofitaj kaj amaskomunikaj organizaĵoj kaj privataj entreprenoj aliĝis al la iniciato, inkluzive de Microsoft, Google, Weidong, KPMG, Khan Academy, kaj Monda Servo de BBC.

Firmaoj pri poŝtelefona komunikado, kiel Orange kaj Vodafone, ankaŭ kunlaboris kun la koalicio por certigi retkonekton kaj senpagan aliron al retlerniloj.

Dum la proporcio de junuloj sen hejma retaliro estas malpli ol 15% en Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko, ĝi estas tiel alta kiel 80% en subsahara Afriko. 

Kvankam hodiaŭ poŝtelefonoj permesas al lernantoj akiri informojn, kontakti siajn instruistojn kaj kunlernantojn, ĉirkaŭ 56 milionoj da studentoj loĝas en regionoj sen poŝtelefona signalo – ĉirkaŭ duono de ili en subsahara Afriko.

La laboro de Unesko en la koalicio entenas la tutmondan superrigardon de landaj kaj lokaj lernejaj fermoj kaj la nombrojn de studentoj trafitaj. Ĝi ankaŭ starigis semajnajn retkunvenojn por fakuloj de edukaj ministerioj pri eduka reago al la pandemio de KOVIM-19.


El la ĉina kaj la angla esperantigis Chen Ji (Ĉinio) kaj Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

fonto: Unesko-kuriero 
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up