UNESKO avertas pri generacia katastrofo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-02 10:24:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la jaro ekde la komenco de la pandemio, instruado estis interrompita 25 semajnojn averaĝe pro entuta kaj parta fermigo de lernejoj. Rezulte, pli ol 100 milionoj da infanoj ne legkapablos celkonforme. Fakte, 584 milionoj da infanoj ne havas bazajn legkapablojn, altiĝo je pli ol 20% en unu jaro.

Tiuj estas la trovaĵoj de iu raporto de UNESKO-Instituto por Statistiko publikigita marte 2021. Ĝi indikas ke la plej grandaj perdoj estas en Latinameriko kaj Karibio, kaj Centra kaj Sudorienta Azio. Eĉ pli maltrankviliga estas la fakto ke povas esti necesa jardeko por reveni al la situacio antaŭ la pandemio, skribas la studo. Tamen, povus esti reboniĝo je 2024 se klopodo estos farita por liveri helpklasojn kaj postkurajn strategiojn.

Tiuj zorgoj estis la fokuso de ministeria kunsido de UNESKO la 29-an de marto 2021.
Nomita Unu Jaro da KOVIM: Prioritatigo de Eduka Resaniĝado por Eviti Generacian Katastrofon, la renkontiĝo substrekis la gravecon de daŭrigo de lernado , kiam 65% de la registaroj en malriĉaj landoj jam estas fortranĉintaj elspezojn pri edukado.

Malgraŭ la ekzisto de fiskaj rimedoj kapablaj kreskigi la buĝeton de edukado, kalkulo de UNESKO montras, ke ĝi ricevos nur 2% de la buĝeto por ekonomia revigligo.

-El la angla esperantigis Renato Guedes Filho (Brazilo)

Fonto: Unesko-kuriero


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up