Kubo okazigos la IV-an eldonon de la Internacia Eduka Filmfestivalo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-26 11:04:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internacia Eduka Filmfestivalo honore al Elpidio Valdés

Havano, apr 26 (RHK) De la 6-a ĝis la 12-a de majo okazos la IV-a eldono de la Internacia Eduka Filmfestivalo (MICE) en la tuta lando.

La okazaĵo estas famkonata internacie kaj ĝia celgrupo estas la infana kaj junulara loĝantaro, same kiel profesiuloj en la eduka sektoro kaj amaskomunikilaj specialistoj.

Ĉi-okaze, ĝi estos dediĉita al la 50-a datreveno de la unuaj  mallongaj infanfilmoj kaj ĝia simbola rolulo Elpidio Valdés.

La specimenoj estos eksponitaj en ĉiuj provincoj de la lando kaj prezentos, ne nur profesiajn filmojn de ĉi tiu sekcio, sed, samtempe, estos projekciataj aŭdvidaĵoj faritaj de infanoj kaj adoleskantoj en stato de lernado, informas Cubarte.

La evento, kiu en ĉiu eldono kunvenigas grandegan nombron da publiko, atingante ĝis 700 mil spektantoj, estas sponsorita de kubaj entoj kiel la Ministerio pri Kulturo, la Ministerio pri Edukado kaj la Kuba Instituto pri Kinematografia Arto kaj Industrio (ICAIC), same kiel aliaj de internacia karaktero kiel la AC Jordi el Mussol de Valencio kaj la ambasadoj de Francio, Germanio kaj Hispanio.

Entute estos 171 aŭdvidaĵoj el pli ol 15 landoj, kun Hispanio kiel ĉefa kontribuanto. Fine de la projekcioj, la spektantoj elektos sian plej ŝatatan filmon en ĉiu sekcio, kiu estos premiita ĉe la fermo de la evento la 11-an de majo.

Kiel ĉiu eldono, MICE proponas, krom la kutimaj filmekspozicioj, renkontiĝojn, konferencojn kaj laborrenkontiĝojn de naciaj kaj internaciaj specialistoj, en rekta interago kun la junulara publiko.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up