Kuba boksado ĉeestos mondan matĉon porjunulan

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-23 12:25:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 23 (RHK) Kubo prezentos kompletan teamon al la XXI-a Monda Ĉampionludo de Boksado por junuloj, kiu sesios de la 13-a ĝis 23-a de aprilo en la pola urbo Kielce.

En la antaŭa evento okazinta en Budapeŝto, la insulo nur prezentis tri boksistojn, kiuj respondis efike, nome, la leĝera pezo Idalberto Umará, gajninto de la unua loko, kaj la boksisto en duonkompleta kategorio Chritian Pinder, gajninto de la bronza medalo.

En tiu momento la lando ne povis demarŝi vizojn por la elimina fazo okazinta en Usono, kio reduktis la invitojn ricevitajn de la organizintoj, sed la lando pliigis ĝis 76 siajn medalojn orajn en mondaj eventoj.

Ĉi-foje  Pollando sin prezentas por la unua fojo kiel akceptanto de tiaspecaj eventoj kaj ili klopodas kontentigi la postulojn ligitajn al la pandemio de la Kovim-19.

Laŭ la ĝisnunaj anoncoj oni mencias 400 aliĝintojn el 51 landoj plus striktajn procedurojn sanitarajn, kiuj estos esencaj por la evento.  

Kubo montris sian regadon en 12 el 19 prezentoj kaj denove estas en la celvido de tiuj, kiuj konscias pri la kvalito de pluraj boksistoj, kiuj brilis en antaŭaj tiaspecaj mondaj renkontiĝoj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up