Delegitaroj el 120 landoj ĉeestos al la prezidenta enposteniĝo de Lula en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-27 17:12:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, dec 27 (RHK) Delegitaroj el proksimume 120 landoj, inkluzive de 17 ŝtatestroj kaj registaroj, ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la elektita prezidento de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva, planitan por la 1-a de januaro, raportis lunde oficiala fonto.

La gazetara teamo de la venanta brazila prezidento indikis, ke la ceremonio  alportos al la lando "preskaŭ trioble pli da altnivelaj eksterlandaj delegacioj ol tiuj viditaj en la lasta ceremonio en 2019" de eksiĝinta reganto Jair Bolsonaro.

Almenaŭ 53 eksterlandaj delegacioj konsistos el ŝtatestroj kaj registaroj, kaj ministroj.

Konsiderante konfirmojn de ĉiuj niveloj, de ambasadoroj ĝis prezidentoj, ĉirkaŭ 120 landoj estos reprezentitaj ĉe la inaŭguro de Lula," aldonis la fonto.

Li precizigis, ke ĝis nun la ŝtatestroj kaj/aŭ registaroj de Germanio, Angolo, Argentino, Bolivio, Kabo-Verdo, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, Hispanio, Gujano, Gvineo Bisaŭa, Paragvajo, Portugalio, Surinamo, Orienta Timoro Urugvajo kaj Zimbabvo konfirmis sian ĉeeston.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up