La kuba ministro pri publika sano partoprenos mondan asembleon pri sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-18 08:53:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
José Ángel Portal, kuba ministro pri publika sano

Havano, maj 18 (RHK) La ministro pri publika sano José Ángel Portal partoprenas ĉi-lunde la 73-an mondan asembleon pri sano, kiu okazas ĉiujare  en majo.

La kunsido sesios virtuale kaŭze de la Covid-19 kaj la centra temo estos la batalo de la internacia komunumo kontraŭ la malsano provokita de la nova kronviruso Sars-Cov-2.

La sanitaraj aŭtoritatuloj povos prezenti siajn spertojn pri tiu ĉi temo kaj oni antaŭvidas ke estos diskonigata deklaro subtena fronte al tiu ĉi nova malsano.

La kuba ministro intervenos ĉi-matene kaj dividos la spertojn de Kubo fronte al tiu ĉi silenta malamiko.

Tiu ĉi strebo de Kubo okazas meze de la fortigita blokado ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono dum pli ol duonjarcerto. Kubo defendas la ideon ke la batalo kontraŭ la Covid-19 bezonas solidarecon kaj kunlaboron internacian, ĉar neniu lando sola povas alfronti tiun ĉi malsanon.

La pandemio ne distingas landlimojn, ideologiojn aŭ evolunivelojn, tial la kubaj aŭtoritatuloj konsideras ke la respondo al la estiĝo de la Covid-19 devas esti tutmonda kaj kunordigita, preter politikaj diferencoj.

Samtempe, la insulo ratifos ke la Monda Organizo pri Sano povas daŭre kalkuli je la subteno de Kubo fronte al la pandemio Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up