Kubo por plia travideblo de la statistikaj ekonomiaj datumoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-20 10:08:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alejandro Gil, ministro de ekonomio kaj planado

Malantaŭ datumoj, kiuj estiĝas en kiu ajn produktiva agado, aŭ en ajna sektoro de la socio, aŭ en ajna teritorio, ekzistas multe da informoj valoraj.Sed ĝi pli valoras se oni precize ĝin registras.

Pri tiu ĉi demando okazis laborkunsido jara de la Nacia Oficejo de Statistiko kaj Informado(ONEI), gvidita de la unua vicministro kaj ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández, kiu atentigis pri la respondeco kaj kapablo de analizo kaj rezonado nepra de la personaro prizorganta la datum-procezadon.

Li alvokis pensi kiaspecan informon povas esti utila por la kubanoj, kongrue al la nunaj kondiĉoj de la lando, sed kopii modelojn aŭ formulojn fremdajn.

Juan Carlos Alfonso, vicestro de la ONEI,  atentigis pri la valoro de informoj nuntempe, kaj pri la defio prezentata por tiu ĉi oficejo.

La ONEI devas labori por ke la statistiko estu pli agnoskata kaj utila ne nur por la registaro, sed ankaŭ por la civitanaro.

Oni parolis pri la nesufiĉa disvastigo oportuna de datumoj kaj pri la bezono ke la informoj naskiĝintaj en la municipoj estu fidindaj kaj rapide komunikeblaj.

La kunsido pritraktis la problemojn ankoraŭ ekzistantajn pro nesufiĉa kontrolo en la ellaborado de la statistiko flanke de la inform-centroj; la struktura malforto de tiu funkcio kongrue kun la rolo, kiun ĝi havas en la aktualigo de la sociekonomia modelo, samkiel manko je statistikaj profiloj por la postenoj plenumantaj tiun rolon en la diversaj institucioj.

Oni sciigis ke kiel parto de  la plibonigo de la nacia statistika sistemo, dum la jaro 2019 oni progresis en la aktualigo de la diversaj klasifiloj kune kun la kreado de adresaro de institucioj kaj aliaj unuoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up