Kubo kaj Francio pledas por plia kunlaboro parlamenta kaj registara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-18 11:35:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 18 (RHK) Homero Acosta, sekretario de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, interŝanĝis kun Patrice Paoli, ambasadoro de Francio en tiu ĉi urbo, kaj pritraktis temojn interesajn por ambaŭ ŝtatoj.

En la renkontiĝo, taksita de Acosta kiel pozitiva, oni analizis aspektojn komunajn por la du registaroj, aparte por la leĝofaraj asembleoj de ambaŭ landoj, laŭ Tvitero sendita de la kuba deputito.

Dum la renkontiĝo oni evidentigis la tre bonan staton de la reciprokaj rilatoj kaj pledis por kreskigi la spert-interŝanĝon en la parlamenta sfero.

Acosta Álvarez parolis pri la blokad-agoj de Usono kontraŭ Kubo, aparte la tria titolo de la usona leĝo Helms-Burton, kaj elstarigis la sintenon de la eŭropa lando favore al ĉesigo de tiu politiko.

La kuba parlamentano esprimis la intereson fortigi la reciprokajn laborrilatojn pri temoj kiel la klimata ŝanĝiĝo, la spertoj pri sanaj aferoj, agrikulturo, bioteknologio, scienca esploro kaj daŭripova evoluo.

Patrice Paoli, kiu enposteniĝis en 2018 havas longan karieron kiel franca diplomato, agnoskis la klopodojn de Kubo fronte al la Covid-19 kaj la solidaran kontribuon kun aliaj landoj tra la mondo fronte al tiu ĉi vipo.

Flanke de Kubo, ankaŭ partoprenis Yolanda Ferrer Gómez, prezidantino de la komisiono de internaciaj rilatoj de la nacia asembleo.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up