Kubo ne rezignas je la projektita kresko, anoncis la vicĉefministro Alejandro Gil

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-21 11:40:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 21 (RHK) La vicĉefministro, Alejandro Gil Fernández, asertis, ke malgraŭ malfacila ĉirkaŭaĵo, Kubo ne rezignas ekonomian kreskon de 6% en la kuranta jaro kaj daŭre prioritatas rimedojn, kiuj kontribuas al la efikeco kaj aŭtonomeco de la socialisma ŝtata entrepreno.

La ministro klarigis, ke ĉi tiu atendata kresko de MEP estas kalkulita rilate al la rezulto de la antaŭa jaro, kiam la kariba nacio suferis kuntiriĝon de 11 procentoj.

Pro la pandemio, pli la efiko de la usona blokado, turismo estas damaĝita, kvankam oni planas atingi 2,2 milionojn da vizitantojn internaciajn, li asertis.

En ĉi tiu periodo, la eksplodo de la pandemio Covid-19 trafis kun kostoj de pli ol 300 milionoj da dolaroj destinitaj al sano por akiro de testoj pri PCR kaj funkciado de laboratorioj de molekula biologio, diris la ekonomikisto dum sia interveno.

Li komentis la premisojn por la ekonomia kresko projektita en 2021 en Kubo kaj emfazis la gravecon de  laŭpaŝa reakiro de turismo, kvankam se ne okazus, estas aliaj favoraj eroj kiel la eksportado de nikelo kies valoro en la internacia merkato superas 17 000 dolarojn po tuno.

Tiurilate li precizigis, ke la disvolviĝo de la socialisma ŝtata entrepreno, la  produktiva ĉenigo kaj ekspansio de la neŝtata sektoro (...) devas kontribui al ĉi tiu kresko.

Simile, li aldonis, ke oni serĉas aliajn alternativojn por atingi 6% kreskon, kio gravas por la projektado de la Nacia EvoluPlano ĝis 2030.

Pri la monordigo enlanda li emfazis ke ĝi stimulis la laborenposteniĝon kiel planite.Tiamaniere eklaboris pli ol 150 personoj, spite al la ekonomiaj limigoj pro la pandemio, kio povintus esti pli nombra, sen la laborfermoj provokitaj de la pandemio.

La ministro anoncis, ke ĉi-jare oni faros konkretajn paŝojn pri diversigo de ekonomiaj aktoroj, "ĉar ni progresis krei la kondiĉojn."



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up