Al rekuperiĝo de turismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-03 09:00:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 3 (RHK) La kuba ministro pri turismo, Juan Carlos García Granda esprimis sian konfidon al la progresema reakiro de ĉi tiu sektoro kaj ĝia situo en la loko, kiun la lando bezonas ĝin.

La ministro interparolis kun ĵurnalistoj, kiuj sekvas la evoluon de la internacia foiro por tiu industrio, kiu komenciĝis pasintlunde en Havano kaj daŭros ĝis la venonta vendredo, kiam ĝi estos malfermita al la ĝenerala publiko.

Li diris, ke la alta partopreno de profesiuloj de la sektoro, kiuj kunvenis en la foiro, estas pruvo de la intereso, kiun la kuba insularo daŭre vekas.

Li komentis, ke pro la komplekseco de la scenaro, la turisma reakiro ne estas facila, kaj ke kvankam Kanado, la unua merkato por Kubo, estis restarigita je okdek procentoj kompare kun la niveloj registritaj en 2019,  ne okazas same  kun eŭropaj landoj.

Li klarigis, ke la ekonomia krizo, la konflikto en Ukrainio, la kresko de la kosto de fuelo, la manko de sufiĉaj aerligoj kaj la obstakloj de la blokado influas negative la movon de vojaĝantoj de la malnova kontinento al la kuba insularo.

Li precizigis, ke por veni al Kubo, eŭropanoj ne povas peti sian vizon elektronike, sed prefere ili devas fari ĝin persone.

Li aldonis, ke oni atentis la latinamerikan merkaton kaj ĝian reaktivigon, por kiu oni laboras en Argentino, Kolombio kaj Brazilo, dum oni klopodas favore al aerkonektiĝo kun Bolivio.

García Granda, kiu ĉeestis matene prezentojn faritajn ĉe FitCuba-2023, estis posttagmeze, kune kun la ĉefministro, Manuel Marrero, kaj la estro de kulturo, Alpidio Alonso, ĉe la evento “Administrado de Kultura Heredaĵo kaj Turismo, Identeco kaj devontigo” kiu okazis en la hotelo Iberostar Grand Packard.

Tiu evento inkluzivis prezenton de Anne Lemaytre, direktoro de la Regiona Oficejo de Unesko kaj debato, en kiu partoprenis aŭtoritataj voĉoj, kiuj traktis la Kuban Kulturan Heredaĵon, administradon kaj turismon. Ĝi estis la antaŭludo de la Unua Internacia Kongreso de Kultura Heredaĵo, kiu komenciĝas hodiaŭ en Havano.


Fonto: Isis María Allen

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up