Rekuperiĝo: donacoj senkoste al la damaĝitoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-05 11:35:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 okt (RHK) La personoj damaĝitaj en Kubo pro la ĵusaj meteologiaj fenomenoj kiel la uragano Irma ricevos novajn faciligojn por restarigi la damaĝojn al siaj propraĵoj, laŭ noto pri  rezolucio publikigita ĉi-ĵaŭde en la gazeto Granma.

La noto indikas ke de antaŭnelonge estis publikigita rezolucio 645 de 2017 de la ministerio pri financoj kaj prezoj, kiu priskribas procedurojn financajn,  prezajn, tributajn kaj librotenajn, kiuj estas aplikendaj en kazoj de damaĝoj.

Tamen, ĝi avertas, ke konsiderante la gravajn damaĝojn provokitajn de la uragano Irma, estis necese fari kelkajn modifojn al tiu ĉi normo, koncerne al la temo de donacoj.

Laŭ la reformoj, difinitaj kun klareco en la Rezolucio 700 de 2017, de la sama ministerio, “kiam oni transdonas al la  damaĝitoj  produktojn ricevitajn kiel donacoj (interna aŭ ekstera), tiu ĉi  fariĝos senkoste por la ricevantoj.

Same, “la konsumvaroj ricevotaj pere de donacoj kaj estos rekte transdonataj al la loĝantaro, uzante komerc-entreprenojn pograndaj aŭ pomalgrandaj aŭ pere de propraj transportoj, ne havos kostojn por la ricevantoj.”

La noto klarigas ke laŭ la teksto de la nova normo, la entreprenoj respondecaj pri la transporto de la donacoj ricevataj cele al la loĝantaro, petos al la municipa direkcio de financoj kaj prezoj, la financadon de la komerca marĝeno.

En tiuj kazoj en kiu la municipo ne posedas en siaj buĝetoj  rimedojn por subteni tiajn pagojn, la municipa direkcio de financoj kaj prezoj petos al  la provinca instanco modifi la buĝeton.

La rezolucio starigas, aldone, ke la municipaj direkcioj de financoj kaj prezoj, je la fino de ĉiu monato, estas devigita efektivigi la koncernan akordigon kun la entrepreno kiu distribuas la donacojn ricevitan por la loĝantaro.

La kubaj aŭtoritatuloj konstante observadas la solvojn de la plej akraj problemoj rilate al la damaĝoj provokitaj de la uraganoj. Ili devas kontroli ke en ĉiu loko la proceduroj efektiviĝu laŭ la Leĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up