Citrusa programo: avancas la rekuperigaj laboroj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-17 11:03:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La plantado de proksimume 750 hektaroj de citrusoj ĉi-jare konfirmas la celon avanci rapide en la substituado de la plej malnovaj areoj kaj la infektitaj de la regiono, sen preteratenti la aplikon de aliaj reguloj kiuj mildigos la detruajn efikojn de la plagoj, speciale de la malsano konata kiel  Huang Long Bing, kiu detruis la citrusan plantejon en la regiono situanta en la okcidenta provinco Matanzas.

Armando Perdomo García, direktoro de la agroindustria entrepreno Venko de Girón, precizigis ke la volumo de la novaj plantejoj de citrusoj estas iom pli ol 4500 hektaroj el kiuj proksimume 600 jam havas notindajn rezultojn.

Li aldonis ke la celo estas atingi proksimume 13 000 hektarojn  en la venontaj jaroj, kun novaj variaĵoj pli rezistemaj al la malsanoj, pli bonaj teknologiaj kaj akvumaj sistemoj, samkiel pli mallarĝa spaco inter planto kaj planto, samkiel pli mallonga vivociklo. Ni volas fermi la programon de plantado kiel eble plej rapide, li esprimis.

Li konscias pri tio ke la vivo utila de la plantejoj novaj estos malplia, tamen, ili estas pli rezistemaj kaj pli produktivaj. Alia celo jam progresas, temas pri la iom post ioma plantado cele al rotaciado de la kultivo kun aliaj kiel mango, akvokado kaj kokoso, ktp, kaj krome, ke la citruso kunvivu kun fruktoj kiel papajo kaj gujavo.

Li komentis ke oni reguligas la kontrolojn en la kampoj, tio estas, konstanta observado de ĉiu planto. La ideo estas pli detala kaj akurata atento al la plantoj kun la celo eviti ke la insekto, ankaŭ konata kiel Greening, ataku kaj  detruu ĝin, kio eblas en tre rapida tempo, ĉar ĝi eksidas sur la plantoj kaj forte rezistas kiun ajn kemian traktadon.

Perdomo esprimis sian fidon ke la gvidantoj kaj specialistoj de la institucio konscias pri la defio alfrontata, kion ili interpretas kiel io tre grava por ne perdi la citruson en areo kiu tradicie posedis bonan kaj produktivan plantejon.

Por akceli la procezon, la entrepreno aspiras ampleksigi ĝis tri hektaroj la protekto-domojn, kie oni kreskigas la semojn, kio ebligos etendigi la evoluon de la semejoj kaj tiel kovri la programon por planti ĝis 1200 hektaroj jare en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up