Rekuperigaj laboroj en la prioritatoj de la kuba registaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-15 10:19:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  okt 15 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, per sia tvitera konto, pritaksis hodiaŭ la daŭran marŝon de la reakigaj klopodoj en la okcidento de la lando, la regiono plej trafita de la trairo de Uragano Ian, kategorio tri sur la Saffir-Simpson-skalo.

De sia profilo en la socia reto, la prezidento rekonis la rolon de specialigitaj subtenfortoj kaj popola partopreno en riparado de damaĝoj kaŭzitaj de la meteologia evento, precipe en la provincoj de Artemisa kaj Pinar del Río.

Laŭ informo aperinta en la oficiala retejo de la Registaro, ĉi-semajnfine okazos nova volontula laboro celanta purigi kaj rehabiliti agrikulturon en la regiono de Vueltabajo, kun grava efiko al kultivaĵoj kiel tabako.

La alvoko estis vaste diskonigita de la amaskomunikiloj en la provinco kaj de politikaj, amasaj kaj sociaj organizoj, kaj ĝi ankaŭ estis diskutita en la ĉi-vendreda kunveno de la gvidantaro de la lando, kontroli la laboron celantan kompensi la damaĝon kaŭzitan en la kvin okcidentaj teritorioj trafitaj de la Uragano Ian.

Nuntempe, pli ol 1.700 familioj restas en la evakuaj centroj de la teritorio, kiu raportas restarigon de sia elektra servo de pli ol 48% kaj progresas en la liverado de energio, de la Nacia Elektra Sistemo, al pluraj putoj por la provizado de akvo.

La nombro de damaĝitaj hejmoj superas 101 000, preskaŭ duono kun damaĝo de la tegmentoj kaj ĉirkaŭ 12 000 pro totalaj kolapsoj, kaj ili ankaŭ prepariĝas por planti tabakon en la fekundaj ebenaĵoj, revigligi birdajn kaj porkbienojn, kaj pli 600 hektarojn da diversaj kultivaĵoj.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up