Rekuperigaj laboroj depost Mathew en la oriento kuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-12 09:11:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 12 dec (RHK) En la orienta distrikto de San Antonio del Sur de la provinco Guantánamo, avancas la rekuperigaj laboroj depost la trapaso de la uragano Matthew tra Kubo.

La prezidanto de la distrikta denfendo-konsilantaro en San Antonio, Israel Rodríguez Mengana, precizigis ke ĝis la momento oni restarigis 815 el la pli ol 4 mil domoj damaĝitaj kaj proksimume alia milo da familioj akiris siajn konstruajn rimedojn tiucele.

Li agnoskis, ke malgraŭ tio ke ankoraŭ sufiĉe multaj familioj ne povis akiri la rimedojn, en ĝia integraleco la procezo evoluas orde kaj pozitive.

Li ankaŭ precizigis ke de antaŭ pli ol unu monato oni sukcesis restarigi la damaĝojn en la elektra servo, pri komunikado kaj akvoprovizado al la civitanaro depost la rekuperigo de la 10 akveduktoj de la distrikto.

Same, la gvidanto loka elstarigis la progresojn en la restarigo de ŝtataj institucioj damaĝitaj, kiel ekzemple komercaj centroj kaj de gastronomio, lernejoj, transporto,  nutraĵ-industrio, komunumaj kaj agrikulturaj centroj, interalie.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up