Dialogo por starigi regulajn servojn de flugkompanioj inter Usono kaj Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-18 10:16:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona registaro laboras kun Kubo por atingi antaŭ fino de la jaro, interkonsenton  kiu ebligus ke “la turistoj vojaĝu al la insulo en komercaj flugoj programitaj”, laŭ raportis ĉi-lunde la gazeto Wall Street Journal en sia retejo.

La interkonsento kun la insulo ebligus ke la flugkompanioj starigu regulajn servojn inter Usono kaj Kubo ekde la venonta decembro, informis la gazeto citante usonajn funkciulojn.

Leĝoprojekto pendantas en la usona Senato por elimini la malpermeson vojaĝi al la usonanoj,  kaj pli ambicia regulo klopodos forigi jardekojn de sieĝo ekonomia flanke de Usono. Sed tiuj paŝoj alfrontas fortan opozicion de la respublikanaj gvidantoj kiuj kontrolas la Senaton kaj la Ĉambron de Reprezentantoj.

Nuntempe la usonanoj kiuj vizitas Kubon pro rajtigitaj kialoj, kiel familiaj vizitoj aŭ por negocoj, ĝenerale vojaĝas per luitaj flugoj.

La gazeto diris ke la administracio kaj la industrio de la flugkompanioj de Usono alianciĝis en la klopodoj rekomenci la servojn de programitaj flugoj al Kubo.

“Ni kompromititas por tio, kaj ekzistas bona volo de ambaŭ flankoj kaj ni daŭre  parolas pri tio”, esprimis funkciuloj de la departemento de ŝtato, kiu aldonis ke interkonsento pri tio antaŭ fino de la jaro “estas certe nia espero”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up