Kubo kaj Brazilo plifortigas siajn rilatojn en pluraj agadkampoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-08 20:26:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ambasadoro de Brazilo en Kubo, Cesáreo Melantonio, esprimis dum la XXXII-a internacia foiro de Havano ke ili celas fortigi la reciprokajn rilatojn kun la insulo en la branĉoj de bioteknologio, sano, ekstera komerco kaj edukado.

Laŭ deklaroj faritaj al la gazetaro, la brazila diplomato esprimis ke la ĉefa celo de Brazilo estas multobligi la merkaton de ambaŭ landoj kaj allogi investistojn privatajn por eltrovi novajn negocajn platformojn kaj kreskigi la ekonomian ĉeeston de Brazilo en la kariba regiono kaj en mezameriko.

Aliflanke, la kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, emfazis ke Kubo daŭre laboras en la procezo por aktualigi sian ekonomian modelon kaj unu el la ĉefaj laboroj estas impulsi la ĉeeston de fremda kapitalo cele al evoluo.

Li elstarigis la gravecon de la unua dosiero pri negoceblecoj, prezentita en la internacia foiro kiu enhavas 246 projektojn de diversaj sektoroj, inkluzive tiujn de la Speciala Evoluzono de Mariel.

Li ankaŭ dankis la partoprenon de oficialaj delegitaroj altnivelaj, venintaj el Brazilo kaj aliaj mondopartoj,  per kiuj la foiro kontribuos unu plian fojon al diversigo de la kuba ekstera komerco en etoso respekta kaj sekura.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up