La laboristaj bataloj en Latinameriko: agotago en la unua de majo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-01 11:14:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Latinameriko, 1 maj (RHK) La bolivia prezidento Evo Morales, marŝis apud la sindikatoj de la de la departemento de Santa Cruz por festi la internacian tagon de la laboristoj.

En tiu ĉi tago, oni antaŭvidas ke Morales anoncos decidojn favore al la laboristoj kaj transdonos lernejon al la klubo Blooming kun lacelo bonfari al 400 infanoj de tiu sporta institucio.

Aliflanke, la meksika popolo celebras la daton en la kunktesto de altaj niveloj de malriĉeco kaj senlaboreco travivata en tiu lando.

En Urugvajo, la centralo unika de laboristoj PIT-CNT okazigas ceremonion por analizi la batalon favore al respekto de la homaj rajtoj, la defenco de la kolektiva intertraktado, edukado kaj la nacia sistemo integrita pri sano en tiu sudamerika lando.

Aliflanke,  en Argentino, la laboristaj sindikatoj efektivigas plurajn mitingojn por postuli laborajn rajtojn kaj alfronti la politikojn alĝustigajn de la nuna registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up