Kubo sin preparas por la 9-a eldono de la agotago kontraŭ homofobio kaj transfobio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-08 19:53:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dokumenta filmo kuba pri la aniĝo de transeksaj personoj en laborejoj estis prezentita ĉi-semajne en Nov-Jorko ĉe la Graduate Center de la universitato.

La filmo havas la nomon Ŝi laboras, de la reĝisoro Jesús Hernández Bach, kiu kreis ĝin kiel leciona ekzerco dum sia kurso en la fakultato de aŭdvidaj medioj kaj estis prezentita en la insulo kadre de la 7-a eldono de Juna Kino de la insula instituto de kinoarto, ICAIC.

Tiu ĉi dokumenta filmo estas daŭre uzata en pluraj kampanjoj de publika bonfaro organizataj de la nacia centro pri seksa edukado (CENESEX), kiu nuntempe sin preparas por la 9-a eldono de la kampanjo kontraŭ homofobio kaj transfobio, okazonta de la 10-a ĝis la 21-a de majo en la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up