Asertas Ĉinio ke neniu reinfektita paciento transmisiis la malsanon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-23 08:24:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 23 (RHK) Aŭtoritatoj sanitaraj de Hubei, provinco pli damaĝita en Ĉinio kaŭze de la Covid-19, certigis ke neniu paciento reinfektita transmisiis la malsanon al aliaj, ĉar ili daŭre restas observataj en kvarenteno  post konfirmi la reinfektiĝon.

Tu Yuanchao, vicdirektoro de la loka komisiono pri sano, esprimis ke tiu grupo ricevas terapiojn en la hospitaloj nomumitaj por trakti tiun spirmalsanojn kaj ili estas submetitaj al izoligo dum aliaj 14 tagoj hejma.

Laŭ raporto de la nacia komisiono, ekde la 19-a de marto Wuhan restas sen novaj komfirmitaj kazoj, tamen, ja okazas mortoj kaj en la lastaj horoj okazis 9 forpasoj en la tuta lando.

Ĉinio kalkulas nuntempe 3276 forpasoj, 72 mil 841 pacientoj estas elhospitaligitaj kaj 81 mil 600 malsanuloj de Covid-19, inkluzive 353 plejparte inter samlandanoj venintaj el eksterlando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up