Esplorpeto pri partopreno de Bolsonaro en laŭda aranĝo al la milita diktaturo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-22 09:36:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, apr 22 (RHK) La magistrato de la supera federacia tribunalo, Alexandre de Moraes, akceptis la peton de la prokuroro ĝenerala de la respubliko, Augusto Aras, kiu petis esplori la eblan perforton de la Leĝo de Sekureco Nacia” en la aranĝoj de la 19-a de aprilo, kiu laŭdis la militan diktaturon travivitan de la lando (1964-1985).  Tiun manifestacion partoprenis Jair Bolsonaro.

La prokuroro  same  petis kontroli la ekziston de organizaĵoj kaj skemoj de financado por manifestacioj  kontraŭ la demokratio kaj la disvastigon amasan de mesaĝoj, kiuj subfosas la respublikanan reĝimon.

Moraes emfazis ke la okazaĵo,  laŭ tio rakontita de Aras, evidentigas “esti ekstreme grava”, tiel ke “subfosas la demokratian staton de la brazila leĝo kaj ties respublikanaj institucioj”.

La brazila konstitucio “ne permesas la financadon nek disvastigon de ideoj  kontraŭaj al la konstitucia ordo kaj al la demokratia stato (…) nek okazigi manifestaciojn cele al perforto de la rajto-ŝtato”, indikis la magistrato.

Pasintdimanĉe, Bolsonaro iris sur la stratojn de Braziljo por partopreni manifestacion, kiu petis la militan intervenon kaj fermon de la kongreso kaj la STF, samkiel por defendi dekreton de 1968 de la milita diktaturo, konsiderata unu el la plej subpremaj, tial ke per tiu dekreto ĉesis la politikaj mandatoj kaj oni suspendis la konstituciajn garantiojn.

Dum tiu aranĝo, Bolsonaro pledis por manifestacioj kontraŭ la gvidantoj de la kongreso, guberniestroj kaj urbestoj, kiuj defendas la regulaĵojn de la kvarenteno kaj la socian distanciĝon por bremsi la disvastigon de la kronviruso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up