Operacio Carlota: 45-a jubileo de milita epopeo en Angolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-05 09:48:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo memoras la Operacion Carlota, milita epopeo en Angolo

Havano, nov 5 (RHK) Kubo memoras hodiaŭ la 45-an jubileon de la komenco de la Operacio Carlota, kiu signas la militan internacian helpon donitan de Kubo al Angolo, fronte al la minacoj de la apartiĝa Sudafriko, la tiama reĝimo de Zairio, hodiaŭ Respubliko de Kongo kaj Usono.

La 5-an de novembro de 1975, laŭ peto de Popola Movado por Liberigo de Angolo (MPLA), la kuba registaro decidis subteni rekte la afrikan nacion per unua sendo de bataliono de specialaj trupoj de la ministerio de internaj aferoj.

Unu jaron antaŭe, la milita leviĝo okazinta en Portugalio kaj konata kiel Revolucio de la Diantoj, ebligis ke la portugalaj koloniaj teritorioj atingu sian sendependecon.

Tamen, por la jaro 1975, la iama kolonio estis minacata de sia iama kolonianto, la Centra Agentejo de Inteligencio usona, kelkaj landoj de la Norda Atlantika Organizo kiel Usono, la Sudafriko apartiĝa kaj Zairio.
 
Por savgardi la sendependecon kaj teritorian integriĝon, la gvidanto de MPLA, Antonio Agostinho Neto, komence petis al Kubo armilojn kaj instruontojn, kio estis komplementita per la Operacio Carlota.

La 23-an de oktobro de 1975 sudafrikaj fortoj lanĉis invadon kontraŭ Angolo kaj avancis rapide al Luando, dum trupoj de Zairio kaj dungosoldatoj alvenis ĝis 25 kilometroj de la angola ĉefurbo.

La unuaj kubaj instruantoj mortis dum batalo la 3-an de novembro de tiu sama jaro kaj ok tagojn poste Neto proklamis la sendependecon de Angolo kaj iĝis la unua prezidento de la nova afrika ŝtato.

De 1975 ĝis 1991 proksimume 300 mil kubanoj partoprenis en la afrika epopeo kaj pli ol 2 mil forpasis; iliaj mortrestaĵoj estis reenlandigitaj dum la nomata Operacio Tributo.

Laŭ esprimo de la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, mastrumanto de tiu misio, estis “eksterordinara heroaĵo de nia popolo, tre speciale de la junularo” kaj “malofte oni skribis sama paĝon de altruismo kaj internacia solidaremo”.

Dum la funebra ceremonio al la forpasintoj en tiu misio, li esprimis ke ili ili mortis batalante kontraŭ koloniismo, rasismo, dispredado, ekspluatado, kaj favore al sendependeco, socialismo kaj internaciismo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up