Respublikanaj kongresistoj kritikas Trump pro instigo al subpremo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-02 09:19:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 2 (RHK) Kelkaj respublikanaj kongresistos neglektas la minacan kaj apartigan retorikon de Donald Trump fronte al la protestoj rasaj estiĝintaj en Usono pro la murdo de G. Floyd.

La senatanino Shelley Moore Capito esprimis ke “ni estas klare en situacio, kiu provokas apartiĝojn,  intensiĝanta,  kaj mi kredas ke li bezonas fari pli unuecigajn komentojn”.

Siaflanke, la senataro Josh Hawley instigis al unueciga dialekto, dum esprimis ke estas “tre grave” defendi la konstitucian rajton de la homoj pace manifestacii.

Mitch McConnell, gvidanto de la respublikana plimulto en la Senato, ankaŭ diris ke Usono devus aŭdi la dolor-voĉon kaj suferon de la minoritatoj kaj la afrousonanoj.

“La usonanoj de bordo al bordo malfeliĉiĝis kaj hororiĝis pro la murdoj de tri afroposteuloj: Ahmaud Arbery en Georgia, Breonna Taylor en mia naskiĝurbo Lousiville, Kentucky, kaj George Floy en Mineapolo”, li bedaŭris.

McConnel parolis pri la murdo de junulo fare de du blankuloj en Georgia kaj de afrousona knabino pafita de policisto, kaj aldoniĝas Floyd, kies forpaso estis la eksplodilo de la mobiliziĝoj de la lasta semajno.

La reagoj okazis post kiam Trump postulis de la guberniestroj “respondon pli agreseman” kontraŭ la manifestaciantoj, kun policaj ŝarĝoj, arestoj kaj fortaj punoj karceraj, por “ĉesigi” la protestojn pro la polica perforto kontraŭ la civitanoj de nigra raso.

Klopodante nuligi la sociajn postulojn, Trump decidis etendigi pli ol 66 mil soldatoj tra la tuta lando. Li ankaŭ uzos la federala esplorburoo (FBI, angle) kaj la kontraŭperturbaj trupoj de la malliberejo federaciaj por subpremi la manifestaciantojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up