Usonaj kongresistoj optimismas pri ĉesigo de la sieĝo al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-25 07:45:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La grupo de demokrataj kongresistoj kiuj vizitis Havanon fidas ke ekzistas “kompromiso dupartia tre forta” en la Kongreso favore al ŝanĝo en la rilatoj, kio, laŭ ilia opinio, helpos solidigi la politikan turniĝon inter la du landoj.

La leĝofarantoj, kapitaj de la gvidantino de la demokrata malplimulto en la Ĉambro de Reprezentantoj, Nancy Pelosi, rakontis en gazetara konferenco depost la vizito al la insulo, la “entuziasmon” trovitan en Kubo fronte al la proksimiĝo inter la du landoj, kaj emfazis ke estas “reciproke interesa” ke la du landoj sukcesu rigardi al la estonteco.

La kongresisto Rosa DeLauro (Connecticut), esprimis sian optimismon fronte al la ebleco ke oni voĉdonigu en la Reprezenta Ĉambro, projekton de leĝo por haltigi la komercan sieĝon altrudatan al la insulo.

 “Ni povus gajni tiun voĉdonon”, asertis DeLauro, kiu laboradis streĉe kun la respublikana opozicio, kapita de la kongresisto Jeff Flake, por avanci en la normaligo de la rilatoj kun Kubo inter la membroj de la du partioj.

Pelosi insistis pri tio ke nek ŝi nek ŝiaj kolegoj “iluziiĝas” kun la eniro de la privata sektoro en la insulo, sed klare esprimis ke ekzistas evidenta ŝanco pri komerca interŝanĝo kiu povas esti reciproke bonfara.

“Ni povas alrigardi la estontecon aŭ eterniĝi en la pasinteco”, esprimis la gvidantino dum sia parolado, rilate al tio kion ili konsideras kvindek jaroj de fiaskaj politikoj al Kubo.

Ĉi-vendrede,  la delegitaroj de ambaŭ landoj efektivigos la duan sesion de dialogo en Washington, depost la unua kontakto okazinta en Kubo la 21-an kaj 22-an de januaro.

Ili serĉos, ĉefe, krei politikan kadron por povi rapidigi la malfermon de ambasadejoj en la du ĉefurboj, kio ebligos plu teni kontakton pli fluan por daŭre labori rilate al normaligo de la rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up