Instigo de la parlamentestro por pli bona popola povo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-04 07:33:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Provinca asembleo de la popola povo en Havano

Havano, 4 mar (RHK) La insula parlamentestro, Esteban Lazo, asertis ke estas necese profiti la spertojn de la rekuperiĝa procezo post la tornado  kiu damaĝis la ĉefurbon pasintjanuare por modifi la mekanismojn kiuj stimulas la civitanan partoprenon.

La propono estis farita dum plensesia kunsido de la provinca asembleo, kie oni analizis la rezultojn de la programo celanta plibonigi la popolan povon, kies tria celo estas ampleksigi tiujn mekanismojn.

La delegitoj koincidis pri la grandeco de la solidareco montrita de la kubanoj, speciale la gejunuloj, por helpi la damaĝitojn.

La ĉefaj temoj de la asembleo rilatis al la prizorgado de komunumaj loĝejoj, konstruaĵoj kaj ŝtuparoj, riparado de stratoj kaj komercaj centroj, plus petoj por ampleksigi la publikan kaj privatan telefonliniojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up