Ratifas ministro de defendo ke Irano firme respondos ajnan teroristan agreson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-30 09:41:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teherano, nov 30 (RHK) La ministro de defendo irana, Amir Hatami, asertis ke Irano ne toleros murdojn de siaj sciencistoj kaj firme respondos ajnan krimon aŭ teroristan agon.

“La malamiko perfekte scias, kaj mi kiel soldato tion diras, ke neniu krimo, neniu terorista ago kaj neniu stultaĵo restos senresponda flanke de la irana popolo: ni persekutos la krimulojn ĝis la fino”, avertis Amir Hatami.
 
Dum parolado en la funebra ceremonio de la nuklea sciencisto irana, Mohsen Fajrizade, murdita vendrede dum terorista atenco proksime de la ĉefurbo, Hatami reemfazis ke la agresemo kaj minacoj de la malamikoj ne povos haltigi la progreson de la lando.

La ministro avertis ke la celo de tiu ĉi krimo estas subfosi la unuecon de la persa popolo, sed la intelektaj aŭtoroj de la atenco ne sukcesis je tio. Krome, li denuncis ke la silento de kelkaj landoj kaj internaciaj organismoj fronte al tiu ĉi atenco stimulas la teroristojn plu agi krime en la mondo.


Fonto: HispanTv



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up