Kubo ratifas solidarecon al Turkio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-20 09:56:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: AFP

Havano, feb 20 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, emfazis hodiaŭ en sia tvitera konto la ĉeeston de kubaj kuracistoj en Turkio kiel solidarecon antaŭ la tragedio kaŭzita de la tertremoj okazintaj en tiu lando.

En la socia reto, la Antila Ministro pri Eksteraj Aferoj diris, ke "la ĉeesto en Turkio de niaj kunlaborantoj el la Brigado "Henry Reeve" estas esprimo de la sento de solidareco de la kuba popolo, la akompano kaj simpatio al la frata turka popolo en tiu ĉi momento de aflikto".

La mesaĝo de Rodríguez respondis al dankomesaĝo de la turka ministro pri eksteraj aferoj Mevlüt Çavuşoğlu, kiu konigis filmeton en la retoj pri internacia subteno al sia lando kun la proverbo: en bezontempo vi konas vian amikon.

Kuba medicina brigado, formita de 32 sanprofesiuloj, provizas servojn al la tuŝitaj de la tertremoj kiuj trafis sudan Turkion ĉi-monate.

La grupo, formita de 20 kuracistoj kaj 11 specialistoj pri flegado, epidemiologio kaj servopersonaro, troviĝis en la hospitalo Necip Fazil Sehir, en la urbo Buyukyapalak, Elbistan, provinco Kahramanmaraş, en la suda-centra parto de la lando.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up