Rusio forpelas kvin diplomatojn polajn surbaze de reciproka principo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-23 09:41:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, apr 23 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio kunvokis hodiaŭ la ambasadoron de Pollando en tiu ĉi urbo, Krzysztof Krajewski, por informi lin pri la decido forpeli kvin diplomatojn de la diplomatia misio de Varsovio.

La polaj funkciuloj devos forlasi la eŭroazian landon antaŭ la 15-a de majo, asertis komuniko de la rusa ministerio.
La decido “baziĝas sur la principo de reciprokeco”, respondas al “la agoj provokaj de Pollando”, indikas la teksto.

La rusa diplomatia servo esprimis “energian proteston” al la pola ambasadoro pro la decido “malprava” de Varsovio deklari tri rusajn diplomatojn kiel persono non grata.

“Tiu ĉi estas konfirmo ke Varsovio sekvas konscie vojon al plia degradiĝo kaj detruo de niaj reciprokaj rilatoj”, indikis la noto.

Ĝi emfazis ke la kontaktoj inter Pollando kaj Rusio praktike malvarmiĝis dum la lastaj jaroj.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up