Usono devas politike solvi la kazon de La Kvin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-03 18:38:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kadre de  renkontiĝo de la  salvadora organizo nomata  Kunordiganto de Solidareco al Kubo, la advokato José Pertierra deklaris ke por Usono konvenas solvi la kazon de la kubaj kontraŭteroristoj malliberigitaj en sia teritorio, ene de politika kunteksto, ĉar la kialo de tiu puno estas arbitra kaj politike bazita.
En Salvadoro, kie oni organizas mobilizajn agadojn de Internacia Agotago por La Kvin, la advokato tiel deklaris antaŭ la gazetaro , dirante  ke nur tiamaniere Usono evitos problemon, kiu antaŭ la okuloj de la mondo evidentigas la maljusticon altruditan kontraŭ tiuj kontraŭteroristaj batalantoj.
René González, Gerardo Hernández, Antonio Guerrero, Ramón Labañino kaj Fernando González estis arestitaj en 1998, juĝitaj per falsigitaj akuzoj kiel endanĝerigi la sekurecon de Usono,  kaj komdamnitaj je troigitaj punoj, eĉ je duobla dumviva mallibereco, kiel estas la kazo de Gerardo Hernández.
La rekonata advokato deklaris ke kiu ajn ŝanĝo en la politiko usona al Kubo iras tra la solvo de tiu kazo de La Kvin, kiel ili estas internacie rekonataj; aldone li klarigis ke la usona prezidento havas la juran povon tion fari kaj tiusence li menciis ke la kazo de la kvin afganaj malliberuloj en Guantánamo ŝanĝitaj kun la usonano Bowe Bergdahl kreas enorman precedenton.
En la renkontiĝo, kiun partoprenis eksaj batalantoj de la Fronto Farabundo Martí por la Nacia Liberigo (FMLN), membroj de la organizaĵo solidara al Kubo, estis prezentita disertacio de la ĉilia sociologistino Marta Harnecker.
La prezidanto de la solidara kunordiga organizo  Raúl Martínez  informis la nomojn de la reprezentantoj kiuj partoprenos la internacian renkontiĝon de solidareco al la kvin kubanoj, okazonta en Washington.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up