Pli ol 10 milionoj da homoj estis plenkvacinitaj kontraŭ Kovim-19 en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-24 13:54:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, maj 24 (RHK) Pli ol 10 milionoj da homoj estis plene vakcinitaj kontraŭ Kovim-19 en Rusio dum pli ol 25 milionoj da dozoj estis aplikitaj, raportis lunde la Centra Esplora Instituto pri Epidemiologio.

La direktoro de la institucio, Vasily Akimkin, komentis ĉe la XIII-jara Kongreso de Infektaj Malsanoj de Rusio, ke la lando estas en la fazo de stabiligo de la situacio pri  SARS-CoV-2.

Li klarigis, ke rilate al la ĝenerala ofteco-procento por 100 000 loĝantoj, la eŭrazia nacio estas 72-a en mondaj statistikoj kaj, laŭ morteco por 100 000 loĝantoj, ĝi estas 60-a.

Akimkin emfazis, ke la senpaga amasa vakcinado de plenkreska loĝantaro pli ol 18-jaraĝa komenciĝis en la 85 regionoj de la lando la 18-an de januaro kaj oni povas inokuli homojn kun unu el la tri registritaj vakcinoj: Sputnik V, EpiVacCorona aŭ CoviVac.

La klopodoj kaj instigoj de la aŭtoritatoj kreskas tiel ke la loĝantaro partoprenas la imunigan procezon, tamen restas multe por atingi en lando kun 145 milionoj da loĝantoj.

Ĝis komence de aprilo, nur 3,23 % de la loĝantaro ricevis la du dozojn de Sputnik V, la medikamento  kreita de la Nacia Centro por Epidemiologio kaj Mikrobiologia Esploro Gamaleya, kaj 4,74%, la unua, laŭ datumoj de la San-ministerio.

Fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up