Leĝa ago pro krimoj homaraj estis akceptita kontraŭ Sebastián Piñera

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-07 07:49:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio

Santiago de Ĉilio, 7 nov (RHK) La 7-a tribunalo de garantio de tiu ĉi urbo deklaris akceptebla la plendon farita kontraŭ la prezidento Sebastián Piñera pro la delikto de krimoj kontraŭ la homaro efektivigitaj dum la amasaj civitanaj protestoj de la lastaj semajnoj en tiu ĉi sudamerika lando.

La leĝa ago estis farita de reprezentantoj de la popola defenda organizo de la komitato de defendo de la popolo Fratoj Vergara Toledo kaj la jura kooperativo, kiun reprezentas entute 16 advokatoj, informis la televida ĉeno Telesur.

La plendo celas “esplori la partoprenon kriman de la prezidento Piñera kiel aŭtoro de la delikto krima kontraŭ la homaro, kiu estas akreditita per la gravaj perfortoj al la homaj rajtoj, kiuj daŭre estis vunditaj kaj ĝeneraligitaj  kontraŭ la civiluloj en la manifestacioj”.

La juĝistoj asertas ke tiel Piñera kiel la diversaj aŭtoritatuloj, policistoj kaj militistoj, “anstataŭ  kontroli kaj komdamni la altan nombron da atencoj kontraŭ la civiluloj, publike deklaris en la amakomunikiloj, sian subtenon kaj gratulojn al la agadoj de la militaj fortoj, kaj de ordo kaj sekureco.”

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up