Konfirmo pri partopreno de 17 ŝtatestroj en pintkunsido de Celac en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-13 13:39:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, sep 13 (RHK) Entute 17 landoj de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) estos reprezentataj de siaj ŝtatestroj aŭ registaroj en la VI-a Pintkunveno de la regiona instanco, kiu okazos en Meksiko, raportis oficiala fonto.

La meksika vicsekretario pri eksterlandaj rilatoj, Maximiliano Reyes Zúñiga, diris en sia Tviter-konto: "Ni tre ĝojas, ĉar Meksiko estos la renkontpunkto por Latin-Ameriko kaj Karibio la 18-an de septembro en la VI Pintkunveno (de la) CELAC".

"Dek sep  prezidentoj, 2 vicprezidentoj, 9 ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj aliaj altnivelaj aŭtoritatoj reprezentos siajn landojn," klarigis la vicsekretario pri Latin-Ameriko kaj Karibio.

Inter la ŝtatestroj, kiuj estos en Meksiko en la regiona konklavo, estas tiuj de Argentino, Alberto Fernández; el Kubo, Miguel Díaz-Canel; el Kostariko, Carlos Alvarado Quesada; de Ekvadoro, Guillermo Lasso, kaj de Urugvajo, Luis Lacalle Pou. Krome, la gastiganta prezidento, Andrés Manuel López Obrador.

En la VI-a Celac-Pintkunveno,  la estonteco de la pridemandita Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) estos traktita kiel unu el la centraj temoj.

La meksika ministro pri eksterlandaj aferoj, Marcelo Ebrard, jam plurfoje anoncis, ke la partoprenantoj preparos proponon, kiun ili faros al Usono kaj Kanado,  por anstataŭigi la OEA-n, akuzitan pri enmiksiĝo flanke de  alia regiona organo solidareca. 

La konkludo de  la ŝtatestroj kaj registaroj de  Celac   venontsabate,  estos prezentita al Usono kaj Kanado dum la unua duono de 2022.

 

Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up