Raúl Castro alvenis al Venezuelo okaze de pintkunsido ALBA-TCP

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-05 17:30:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raul Castro en la flughaveno de Marquetia en Venezuelo

Karakaso, 5 mar (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro alvenis ĉi-lunde al Venezuelo por partopeni en la XV-a pintkunsido de la bolivara alianco por la popoloj de nia ameriko (ALBA-TCP).

 

La ministro por defendo, Vladimir Padrino Lópe, akceptis la Kuban ŝtatestron en la flughaveno internacia de Maiquetía “Simón Bolívar, en La Guaira, ŝtato de Vargas.

 

Siaflanke, la prezidento de Bolivio, Evo Morales, kaj ties homologo de Nikaragvo, Daniel Ortega, alvenis antaŭe por partopreni la pintkunsidon.

 

Tiu ĉi bolivara alianco estis kreita la 14-an de decembro de 2004 de la komdantoj Hugo Chávez, de Venezuelo, Kj Fidel Castro, kiel respondo al la areo de libera komerco por la Amerikoj (ALCA), impulsita de Usono por establi liberan merkaton damaĝan por la elmerĝantaj ekonomioj de la sudamerikaj landoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up