Ĉinio malakceptas novajn usonajn sankciojn kontraŭ kubaj oficistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-02 09:38:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

sro. Wang Webin, ministerio pri eksterlanda aferoj de Ĉinio

Pekino,  dec 2 (RHK) Ĉinio malakceptis la lastatempajn sankciojn de Usono kontraŭ kubaj oficistoj kiel pliajn pruvojn de ties hegemonia sinteno kaj malobservo de la bazaj normoj, kiuj regas internaciajn ligojn.

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ankaŭ malkonfesis enmiksiĝon en la internajn aferojn de aliaj nacioj kaj la altrudon de punrimedoj sub la preteksto de libereco, demokratio kaj rajtoj.

"Ni firme subtenas la klopodojn de la kuba registaro kaj ĝia popolo por defendi nacian suverenecon kaj socian stabilecon", diris la oficisto.

Li rekomendis prioritati reciprokan respekton, justecon kaj komunan gajnon en la ligoj inter la malsamaj landoj de la mondo, instigis Usonon ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan blokadon kontraŭ la insulo tuj kaj normaligi ĝiajn ligojn kun aliĝo al la celoj de la  Ĉarto de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

Alifoje Ĉinio denuncis, ke ĉi tiu politiko estas konsiderata la ĉefa kaŭzo de la mankoj kaj la obstaklo al disvolviĝo en Kubo, sed Vaŝingtono tenas ĝin en valideco kaj intensigas ĝin malgraŭ la plimulta voĉdono  dum 29 sinsekvaj jaroj de la internacia socio favore al ĝia tuja ĉeso.

Laŭ la usona ŝtata sekretario Antony Blinken, la novaj punoj celas tiujn, kiuj laŭ lia opinio subfosas la kapablon de la kuba popolo plibonigi siajn politikajn, ekonomiajn kaj sekurecajn kondiĉojn, sen paroli pri la sekvoj de la blokado.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up