Araba Ligo kaj Ĉinio pledas por palestina ŝtato kaj malakceptas agreson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-15 11:03:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 15 (RHK) La Araba Ligo kaj Ĉinio postulis la kreon de Palestina Ŝtato, batalhalton en la Gaza Sektoro kaj denuncis ajnan planon forpeli la loĝantojn de la teritorio, laŭ deklaro publikigita hodiaŭ en Kairo.

Deklaro de la organizo indikis, ke ĝia ĝenerala sekretario, Ahmed Aboul Gheit, akceptis la ĉinan ministron pri eksteraj aferoj, Wang Yi, kun kiu li parolis pri "la danĝera kaj akcelita situacio en la Strio".

Krom postuli ĉesigon de israela agreso, la teksto postulis efektivigi la koncernajn rezoluciojn eldonitajn de la Sekureca Konsilio de UN kaj la Ĝenerala Asembleo de UN pri la situacio en Gazao, kaj ankaŭ pliigi la liveron de humanitara helpo.

Li rimarkigis, ke la internacia komunumo devas agi por kiel eble plej baldaŭ antaŭenigi trankvilon kaj batalhalton.

La noto substrekas la bezonon de ajna estonta interkonsento aliĝi al la principo de "la registaro de Palestino de la palestinanoj" kaj la bezonon labori por interna repaciĝo de tiuj homoj.

Tiusence li subtenis packontrakton inter Israelo kaj la palestinanoj, bazitan sur la duŝtata solvo.

Por antaŭenigi tian projekton, Ĉinio kaj la Araba Ligo alvokis kiel eble plej baldaŭ internacian konferencon por krei devigan vojmapon pri la afero.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up