Ĉinio denuncas usonajn krimojn en la malliberejo de Guantánamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-28 11:47:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj

Pekino, jun 28 (RHK) Ĉinio hodiaŭ denuncis la misuzojn, malobservojn de homaj rajtoj kaj arbitrecon kontraŭ la homoj enprizonigitaj en la malliberejo, kiun Usono tenas en Guantanamo, teritorio kuba  kontraŭleĝe okupata dela norda lando.

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kritikis en sia ĉiutaga gazetara konferenco, ke de pli ol 20 jaroj eksplodas skandaloj pri mistraktado de kaptitoj en la malliberejo de Guantanamo, kio  vekis grandan indignon en la internacia komunumo.

Ŝi rememoris, ke Usono plurfoje promesis fermi la malliberejon en Guantánamo, sed ĝis hodiaŭ estas ankoraŭ dekoj da homoj malliberigitaj en tiu centro, nur kelkaj el kiuj estis laŭleĝe akuzitaj aŭ kondamnitaj.

La proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiel reagis al raporto de la Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri protekto de homaj rajtoj en la batalo kontraŭ terorismo, kiu post taksado farita en la usona armea malliberejo en kontraŭleĝe okupata teritorio en Guantánamo, determinis ke ĝia fermo estas prioritata pro la maljustaĵoj tie faritaj.

La ĉina diplomato aludis ankaŭ al la ekzisto de la tiel nomataj "nigraj malliberejoj" de Usono en almenaŭ 54 landoj kaj regionoj de la mondo, dirante, ke ili estas tipa ekzemplo de kiel Vaŝingtono perfortas homajn rajtojn.

Same, ŝi kritikis la malrespekton, kiun la Blanka Domo faris al diversaj raportoj de spertuloj pri homaj rajtoj, kiuj postulas fermi la malliberejon en  Guantanamo kaj aliajn pro la malhoma, degradanta kaj nesana traktado de malliberuloj por eltiri konfeson de ili.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up