Finiĝas en Meksiko Renkontiĝo de la Popoloj de la Amerikoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-09 08:40:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Forumo de la Popoloj Amerikaj en Meksiko estas alternativa spaco. Foto: PL

Meksikurbo, jun 9 (RHK) La Renkontiĝo de la Popoloj de la Amerikoj finiĝas ĉi-merkredon post plenumi intensan du-tagan tagordon en la urbo Chicomuselo, en la suda meksika ŝtato Chiapas.

La evento, kunvokita de la Platformo de la Kontraŭimperiisma Laborista Klaso kaj la Socia Movado por la Tero de la gastiganta lando, estis konceptita kiel alternativa renkontiĝo al la IXa Pintkunveno de la Amerikoj, kiu okazas en la usona urbo Los-Anĝelesoj.

La organizantoj laboris por spaco, kiu servos kiel platformo por la debato pri la plej urĝaj problemoj de la popoloj, kaj solidare kun Kubo, Nikaragvo kaj Venezuelo, nacioj ekskluditaj de la hemisfera renkontiĝo fare de la Blanka Domo.

Ekde la malfermo de la kunveno,  pli ol 1 200 reprezentantoj de sociaj kaj politikaj movadoj el Gvatemalo, Honduro, Venezuelo kaj Meksiko, diskutis pri kontinenta integriĝo je la nivelo de la popoloj kaj la enmiksiĝo de Usono en la internajn aferojn de la landoj  sude de la Rivero Granda.

Ankaŭ pri laboraj, politikaj, migrantaj, sociaj kaj homaj rajtoj, la defendo de la medio, la militarigo de socioj kaj la krimigo de sociaj movadoj kiel preteksto por subpremo.

El la renkontiĝo, organizantoj kaj partoprenantoj kunvokis la Pintkunvenon de la Laboristoj de la Amerikoj, kiu kunvenos en la urbo Tijuana, de la 10-a ĝis la 12-a de ĉi tiu monato.

Tiu renkontiĝo havas gravajn kontaktpunktojn kun la Renkontiĝo de la Popoloj de la Amerikoj, ĉar ĝi estos forumo por denunci la ekskludon de Havano, Managvo kaj Karakaso el la IXa Pintkunveno de la Amerikoj organizita de Vaŝingtono.

Ĝi ankaŭ pridubos la tagordon de la renkontiĝo, kiu okazas en Los-Anĝeleso, rigardata kiel fremda al la realo de la kontinento, kaj laboros por akordigi komunajn iniciatojn favore al laboristoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up