Kubo kaj Vjetnamio, du popoloj sur la sama vojo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-27 07:55:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Morales Ojeda akceptis la Estron de la Komisiono pri Eksterlandaj Rilatoj de la Komunista Partio de Vjetnamio. Foto: Ismael Batista

Havano, jun 27 (RHK) La membro de la Politika Buroo kaj sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales Ojeda, renkontiĝis kun la estro de la Komisiono pri Eksterlandaj Rilatoj de la Komunista Partio de Vjetnamio (PCV), Le Hoai Trung , kiuj  konsentis daŭre plifortigi la interŝanĝojn inter ambaŭ politikaj organizoj.

La partioj emfazis la heredaĵon de la revoluciaj gvidantoj Fidel Castro Ruz kaj Ho Chi Minh, kaj la bezonon konservi ĝin, ĉar ĝi konsistigas la fundamenton de solidareco kaj amikeco inter la du nacioj.

Morales Ojeda esprimis sian fidon je la kresko de la interpartiaj rilatoj kaj en la kontinueco de la konsento atingita en la interparoloj inter la Ĝenerala Sekretario de la PCV, Nguyen Phú Trong, kaj la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la PCC kaj Prezidento de  la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermudez. Li ankaŭ priskribis la rilatojn inter la du popoloj kiel bonegaj, kaj asertis, ke ĉiu vizito kaj interŝanĝo favoras la vastiĝon de tiuj ligiloj, kaj la strategian projekcion por alfronti la temojn, kiuj estas prioritataj por ambaŭ partioj.

Le Hoai Trung, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, esprimis, ke en la kompleksa mondscenaro ni devas daŭre plibonigi  interkompreniĝon", kaj reasertis solidarecon al la Kuba Revolucio kaj ĝian malakcepton de la ekonomia, komerca kaj financa blokado subtenita de la Usono kontraŭ la kariba insulo.

La delegitaro el la frata lando estis akceptita ankaŭ de la membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, kiu priskribis la dialogon kun Le Hoai Trung kiel frata.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up